La ludo « Transportoj » pli bone taŭgas al plenkreskuloj, ĝi funkcias kiel « Frazado » ludo. Krom verboj substantivoj kaj adjektivoj, ĝi ankaŭ enhavas adverbojn kaj poziciaj prepozicioj.
Eblas konstrui 24 frazojn pri la temo de la transportoj.
Fév 09
Mai 07
Post la konsiloj de kelkaj, mi korektis la ludon « frazado » por kunmeti pronomojn kaj substantivojn.
Ambaŭ versioj de la ludo estas disponeblaj sub la « kartludoj » langeto (« Frazado 2 » estas mia preferata).
Ili entenas 24 verbojn por konstrui 24 frazojn. Spertu ilin, kelkaj frazoj surprizos vin.
Mi dankegas pro viaj komentoj aŭ sugestoj.
Juin 05
La disponeblaj ludoj en tiu retejo estis kreitaj por animi inicado en francaj bazlernejoj kadre de nova organizado de la lerneja tago.
Ludante, la infanoj lernas vortojn, ili lernas prezenti sin kaj konstrui etajn frazojn.
La celo estas malkovri internacian lingvon, egalecan kaj facilan.
La lingvo Esperanto estis kreita por sia facileco. Ĝi estis ekde la komenco la posedo de ĉiuj popoloj. Ĝiaj valoroj baziĝas sur la interŝanĝoj kaj la interkomprenemo. Lernado de Esperanto ebligas poste lerni pli facile aliajn lingvojn.
Disponigi ludojn al aliaj esperantistoj kiuj deziras agadi kun infanoj en Esperanto.
Por ĉiuj ludoj, ludregulo estas trovebla je la fino de la dokumento, tamen laŭplace, uzu ilin kun viaj propraj reguloj.
Commentaires récents