Inicado al Esperanto per ludoj

La disponeblaj ludoj en tiu retejo estis kreitaj por animi inicado en francaj bazlernejoj kadre de nova organizado de la lerneja tago.

Inicado al Esperanto per ludoj

Ludante, la infanoj lernas vortojn, ili lernas prezenti sin kaj konstrui etajn frazojn.
La celo estas malkovri internacian lingvon, egalecan kaj facilan.

Esperanto

La lingvo Esperanto estis kreita por sia facileco. Ĝi estis ekde la komenco la posedo de ĉiuj popoloj. Ĝiaj valoroj baziĝas sur la interŝanĝoj kaj la interkomprenemo.  Lernado de Esperanto ebligas poste lerni pli facile aliajn lingvojn.

La celo de tiu retejo :

Disponigi ludojn al aliaj esperantistoj kiuj deziras agadi kun infanoj en Esperanto.
Por ĉiuj ludoj, ludregulo estas trovebla je la fino de la dokumento, tamen laŭplace, uzu ilin kun viaj propraj reguloj.

4 Commentaires

Passer au formulaire de commentaire

    • les chats sur 19 juin 2015 à 10 h 33 min
    • Répondre

    Vi tre bone laboris. Esperante ke multaj uzantoj plezure ludas kaj disvastigxas tiun lingvon nomita Espéranto. Plie mi pensas Ke vi plibonigos tiujn retejon kaj dikigos la ludnombrojn!!! Gratulon por la movado.

    • Paris Emmanuelle sur 20 juin 2015 à 9 h 13 min
    • Répondre

    Saluton,
    Multe dankon kaj gratulojn al vi !
    Tiu chi retejo estas tre bona ideo : tre utila !
    Mi jam uzis kelkajn el viaj proponataj ludoj. Ili estas tre bele faritaj.
    Antaù mi provis imagi ludojn kaj printi mimem, sed la rezulto malpli taùgis.

    Amike
    Emmanuelle el Savojo

    • petre anne-marie sur 14 juillet 2015 à 9 h 25 min
    • Répondre

    Mi gratulas vin kaj kuraghigas vin dauhrigi. Kore, anne-marie

    • Ana Songhanta sur 9 novembre 2015 à 10 h 29 min
    • Répondre

    Kara Isabelle,

    Hieraux nia LLG(Liberia Lernejo por Geknaboj) klubo havis kunsidon en Seulo.
    Hela alkunportis kelktipajn ludojn kreitajn de vi.
    Nia membro provis ludi per la kartoj. Estis tiom interese kaj belege faritaj!!
    Certe mi uzos ilin ankaux dum vintra stagxo, kiu okazos venontan januaron por LLG klubo.
    Gratulon pro via laboro kaj dankemon al vi…

    Amike,

    Ana el Koreio

Répondre à petre anne-marie Annuler la réponse

Votre adresse de messagerie ne sera pas publiée.